kun aplombo sed sen profito aperis nun en interreto alskribaĵoj kiel subtreto fetorantaj kiel mefito ĉiuj duonanalfabetoj laŭ skriba stilo kaj eraroj ordinare sen moralbaroj diafanumaj koboldetoj kaŝitaj uzas pseŭdonimojn demonstras krudajn opiniojn ne akceptante decajn limojn gvidantoj de interret paĝoj ne havas ideajn liniojn eĉ traktas ilin per omaĝoj