Soneto de balaaĵejo
laŭ balaaĵarteorio 
krimo devenas de malsato 
malaperas digna kompato 
venas socia averio 

oni diras pri teroristoj 
sed Piłsudski estis notita 
en "Terroristen Schule" mita 
agis inter socialistoj 

en Besłan pri infanmasakro 
respondecas putina kliko 
je klara politika ŝakro 

kiam ne sufiĉas persvado 
tiam komenciĝas indiko 
al fie brutala invado 
Bastiono de Silento, la 4an de septembro 2004