Soneto pri plibonigado
oni fortranĉis interreton 
kaj mi tuj ege malfruiĝis 
mia paĝo ne pu pleniĝis 
kial? mi ne konas sekreton 

krome tio Kilu ŝanĝigis 
tre signife la paĝan formon 
mi tamen faris mian normon 
laboro min iom lacigis 

ĉiutage... ĉu mi eltenos? 
mi estas laborema homo 
sed kiam mi al si mem venos?

kaŝante molan afablecon 
mi skribas "mi" - tiu pronomo 
konstruas mian personecon
Zuriko, la 12an de januaro 2005