Soneto pri suna vetero
antaŭprintempo januare
temperaturo - dektri gradojn 
suno varmigas vivopadojn 
per cikonioj bekklakare 

arbaro ankoraŭ griziĝas 
burĝonoj dormas sur la branĉoj 
aspektas kiel gefianĉoj 
antaŭnupte - ĉiuj tristiĝas 

por birdoj estas la surprizo 
ĉar ili ja alkutimiĝis 
ke ĉitempe regadas grizo 

venas invado de pegazoj 
ĉevaloj jam vice formiĝis 
baldaŭ komenciĝos la kazoj
Zuriko, la 13an de januaro 2005