Soneto malsanvolontula
hieraŭa tago signifas 
tre multe en mia memoro 
de l' doktoro al la doktoro 
kaj la organismo soifas 

skribi pri tio mi ne volis 
tamen sano estas tre grava 
kaj ĉiu kuracisto brava 
mi kun ili iom petolis 

ĉe diferencaj opinioj 
la paciento disreviĝas 
je la diversaj ironioj 

post la falsa operacio 
homo pli kaj pli malsaniĝas
vana estas tiu lekcio
Zuriko, la 15an de januaro 2005