soldataĉoj en Babilono faras ne nur homajn torturojn sed detruas antikajn murojn ambaŭkaze estas "miskono" pro tio ili prenas soldojn kaj ankaŭ aldone premiojn se ili tutajn emporiojn detruas ankaŭ kultur-oldojn ili ĉiuj kredas je Dio almenaŭ en prudaj deklaroj kaj ankaŭ pri purgatorio pro mia blasfema malbeno tiuj moralaĉaj husaroj iros al infera fajr-sceno