Soneto - fabelo pri avo
infanoj - jen eta fabelo 
avo vivas tre malproksime 
en fabeldometo intime 
sur monto sub feliĉa stelo 

apude flustradas torentoj 
de tempo al tempo trankvilas 
fantomoj kun avo babilas 
pri fabelaj eksperimentoj 

sur sojlo dormas la kateto 
en sofo pepas la museto 
kiel ĉiam en fabeleto 

dum avĉjon vizitas infanoj 
li klarigas ilin per manoj 
kiel flugas fabeldivanoj
Bastiono de Silento, la 17an de januaro 2005