Soneto pri la naivulo
oferto de inĝeniero 
(kiu sin vokis "direktoro"
aliaj diris "profesoro") 
estis propono de danĝero 

li volis vendi maŝinegon 
kiu tankon scipovas bruli 
sian povon dense kumuli 
por detrui atoman regon 

laŭ li papo estis kontenta 
pri tiu paciga projekto 
afero fariĝis eĉ senta 

li aŭtorajn rajtojn posedis 
mankis nur financa protekto 
mi pri tio tute ne kredis
Zuriko, la 21an de januaro 2005