Soneto pri unu klepsidro
klepsidro estas mort-anonco 
de tempo al tempo mi legas 
ĉu iun la sorto rilegas 
de l' vivo laŭ peza prononco 

iam dum unu vinrikolto 
l' virino tranĉis mian fingron 
ne tute sed mi vidis nigron 
kaj ankaŭ ruĝon kiel skolto 

la nomo restis en memoro 
hodiaŭ la maten-gazeton 
mi legis kaj ekvibris koro 

Hildegard Rohner Mäder mortis 
por ŝi mi skribas ĉi soneton 
kompaton mi por Dieter portis
Zuriko, la 22an de januaro 2005