Soneto kun bardo Visocki
Volodja  kun kria raŭkvoĉo 
ekkantis eternan meriton 
rolante ebrian mefiton 
sed li ja ne estis diboĉo 

milico pritraktis lin peze 
telefonistino ne ligis 
liber-aŭroro lin lacigis
nur tero lin amis apreze 

li estis kun tiuj malsupre 
blasfemon kiel ili kredis 
ĉe vodko memfarita kupre 

enmetis inter simplaj frazoj
principojn por kiuj li pledis 
prenitajn ĉiam kun emfazoj
Zuriko, la 25an de januaro 2005