Soneto pri la koncentrejo
pri „pola koncentrejo“ skribis 
mi iam kaj ripetis poste 
ke informoj grandiĝis koste 
aŭtoroj cele veron gibis 

ne germana sed ĝuste pola 
ĉu ne estas stranga evento 
ke por eŭropa parlamento 
problemo okazis frivola 

ekzemplo Wilkomirski montras 
kiel oni povas cirkuli 
por historion manipuli 

profiti de murditaj homoj 
ŝajnas esti krimaj simptomoj 
atentu – Irako jam tondras
Zuriko, la 27an de januaro 2005