Soneto pri l' monda funebro
homoj ne revenas labori 
neniu scias ĉu revenos 
sekreton longe tero tenos 
realeco komencas plori 

parencoj revas pri mirakloj 
kiuj tamen ne plu okazas 
nur solidareco emfazas 
eĉ sendepende de obstakloj 

tio atestas ke homaro 
ankoraŭ tute ne ŝtoniĝis 
ofereco ne estas rara 

per tiu katastrofo mara 
homoj iomete ŝanĝiĝis 
daŭras funebro ĉealtara
Zuriko, la 5an de januaro 2005