sur la preĝejoj katolikaj elstaras ture krucoj pentaj fore krizas virkokoj ventaj protestantisme hermetikaj nebulo kuŝas inter temploj tiu nebul-ligeco restas kurtene kredantojn molestas per nebulpensaĉaj ekzemploj ĉiutagece simplaj homoj kaŝitaj en siaj problemoj perdas diferencojn de domoj kaj sentoplena nebuleco apartenas al poemtemoj sinonimo de malheleco