Soneto pri la kuraĝulo
Harold Pinter - la dramverkisto 
hodiaŭ sepdekkvinjaraĝa 
pro tio soneto omaĝa 
al tiu antimilitisto 

kontraŭ bombardo en Serbio 
de NATO kaj kontraŭ atako 
usono-brita en Irako 
kaj kontraŭ ĉiu bombardio 

duran damon - l' ĉefministrinon 
li kompromitis tre sarkasme 
uzante tre fortan terminon 

mi deziras al kuraĝulo 
por ke daŭre entuziasme 
lin feliĉigu akumulo
Bastiono de Silento, la 10an de oktobro 2005