Soneto pri loko de sido
avino flegadis kutimon 
tajli ungojn kaj sen sekvestro 
forĵeti ilin tra fenestro 
kantante iun popolrimon 

pro tio mi neniam sidas 
en iu surstrata kafejo 
rememorante pri loĝejo 
en kiu mi avinon vidas 

mi fantazias pri unkaĵo 
aŭ pri simila defalaĵo 
en mia bongusta trinkaĵo 

se avino aŭ eble avo 
ĵetas ion vi kriu "bravo!" 
eĉ sendepende de enhavo
Bastiono de Silento, la 13an de oktobro 2005