Soneto kun aŭtuna moro
ankoraŭ floras ĝardenetoj 
sed vespoj alvenas tre lacaj 
trankvilaj certe ne minacaj 
ne plu funkcias pikiletoj 

proksima arbaro ŝanĝiĝis  
posedas nun buntajn kolorojn 
semas aŭtunajn metaforojn 
sur tagoj kiuj mallongiĝis 

herbejo lastfoje falĉita 
atendas por baldaŭa neĝo 
ĉar ĝi volas esti kovrita 

en Bastiono de Silento 
antaŭ kameno restas seĝo 
libera en tiu momento
Bastiono de Silento, la 14an de oktobro 2005