Soneto kun Evangelio
hodiaŭa Evangelio 
similas al la krim-romanoj 
en kiuj teruraj profanoj 
mortigas en vin-idilio 

aliajn por akre profiti 
jen normala ĉiutageco 
ne zorgi pri la eterneco 
sed la konkurantojn eviti 

la aludo al moderneco 
povantoj estas usonanoj 
l' mondanoj zorgas pri serveco 

konkludoj povas esti falsaj 
ĉar trinkis vinon kanaanoj 
dum l' nupta festo eĉ sen valsoj
Zuriko, la 2an de oktobro 2005