Soneto kun fermitaj birdoj
arbo dum vintro ne ripozas 
sed agonias per gracio
por printempa resurekcio 
revivi tamen ne supozas 

se oni plilongigus froston 
tute arte por kvin monatoj 
tiam restus nur surogatoj 
ni vidus blankan Pentekoston 

oni ne aŭdas ĉe najbaro 
kiel antaŭe anserblekojn 
nur kornikgrakojn en arbaro 

la birdogripa histerio 
faras en homaj cerboj strekojn 
je frostega burokratio
Bastiono de Silento, la 29an de oktobro 2005