Soneto je lingvo okula
"esti aŭ ne esti" - atesti 
per lingvo uzado - per kiu? 
mian lingvon konas neniu 
kaj tio min devas molesti 

hejmen ni parolas germane 
iom itale esperante 
france angle do eŭropante 
la pola alvenas sed vane 

certe "bontagon" "adiaŭon" 
sed poste prononco peziĝas 
kaj baldaŭ ni serĉas "morgaŭon" 

okulbrilo estas videbla 
kiam reciproko briliĝas 
tiam fariĝas komprenebla
Zuriko, la 3an de oktobro 2005