Soneto pri ĝustaj elektoj
la letero al prezidento 
elvokis grandan intereson 
mi havas miksitan impreson 
ke estas sento sen prudento 

oni zorgas nur pri teamoj 
persono fariĝas peono 
temas kompreneble pri mono 
ĉeftemo de provincaj dramoj 

demandu tiujn postenulojn 
kiujn librojn ili jam legis 
vi certe ekvidos stultulojn 

feliĉe mondo estas bela 
kaj tiun belecon mi flegis 
kaj flegos laŭ navigo vela
Zuriko, la 30an de oktobro 2005