dekstruloj dismetas kronetojn sub tabuloj de maldekstruloj kaj nenio pri naciuloj plorsalikoj havas piretojn kaj eble devas tiel esti ke ĉefamikon de teroro oni memoras kun honoro ceremonio tentas festi "donis... ekzemplon Bonaparte" oni kantas antaŭ tabulo de l' Napoleon-kontraŭulo de donataj ekzemploj varte la mondo ne estas feliĉa sed ege groteska kaj kiĉa