Soneto pri kredomortigo
mi kiel amiko de Dio 
havas ligon kun l' mondo sentan 
religie indiferentan 
atendas min purgatorio 

Sankta Spirito min purigos 
de pekoj ĉar la diferencoj 
inter konfesoj kun atencoj 
verŝajne ĉiujn malamigos 

diletantaj sociologoj 
skribas pri miskomprenoj gentaj 
ne! - estas religiaj logoj 

ekzemplo en Jugoslavio 
kie murdaj agoj turmentaj 
okazis sub beno de Dio
Zuriko, la 15an de novembro 2005