Soneto pri Zurik-enigmo
ambaŭ dumvive tenis rudron 
antaŭe estis en Zuriko 
por revolucia praktiko 
foriris por kuiri gudron 

ambaŭ forte diktatoremaj 
unue kunaj kamaradoj 
poste okazis bataladoj 
inter ili tute ekstremaj 

ambaŭ ligas tiel nomataj 
"verkoj" faritaj sendepende 
nun en historio perditaj 

ambaŭ viŝiĝis apud dada 
en Kabaredo Voltaire plende 
afero estis eskapada
Zuriko, la 16an de novembro 2005