Soneto ambaŭflank-antaŭa
ideologie pensadis 
nur instruistoj kaj verkistoj 
ĉar partianaj aktivistoj 
ne kapablis skribi do vadis 

sisteman ŝanĝon antaŭvidis 
ĝuste propagandĵurnalistoj 
ili fariĝis fatalistoj 
ĉar ili ja sin mem perfidis 

elito baldaŭ egaliĝis 
pludemistoj agadis grefte 
kaj antaŭa povo densiĝis 

kiam ŝurkoj komencis spiri 
ambaŭflanke dekstre kaj lefte 
honestaj komencis sopiri
Zuriko, la 19an de novembro 2005