Soneto kun unu aŭtoro
mi vidas en kelkaj gazetoj 
la saman stilon de l' aŭtoro 
kiun plene kovris furoro 
subskribis tekstojn l' aŭtoretoj 

influo aŭ ĉu eble uzo 
de konataj Gogol-herooj 
kun de mi farita vetoo 
okazis nur kroma misuzo 

la lingvo estas burokrata 
sed li diras ke estas arta 
kaj de la legantoj amata 

mi sendas al li la dezirojn 
por ĉio fariĝu bonfarta 
tamen mi nun ne havas mirojn
Zuriko, la 27an de novembro 2005