Soneto pri Henryk Łukaszek
li estis opera kantisto 
kun milda baso male kruda 
forta kaj larĝe amplituda 
krome altlernejinstruisto 

naskiĝis li en Silezio 
pune al Wehrmacht devigita 
baldaŭ li estis dezertita 
batalis sur flank' de Polio 

revenis poste al sidejo 
kaj vivo ekestis kantado 
ĝis fino sur Poznań-tombejo 

ne zorgis pri famo kaj seĝo 
sed kantis laŭ elstara grado 
meritiĝis por nia preĝo
Zuriko, la 28an de novembro 2005