Soneto pri kompetenteco
mi legis la biografiojn 
de ĉiuj membroj registaraj 
ili ja ne estas koŝmaraj 
ankaŭ ne havas atrofiojn 

ĉiu estas tre kompetenta 
fake preparita al vico 
(finfine sen sekurpolico) 
eĉ se ne ĉiu elokventa 

tamen malnova mentaleco 
troviĝas en nova enhavo 
juneco ne ŝajnas vigleco 

oni sentas tiun mucidon 
kiun portas iama pravo 
justo devas trovi decidon
Zuriko, la 3an de novembro 2005