Soneto por ion korekti
"mi trapasis tre longan vojon" 
diras ĉiu homo tre sperta 
kaj tiu slogano oferta 
alvokas por okupi Trojon 

unue mi provis vortaron 
poste aĉetis ĉar en stila 
sameldona preskaŭ simila 
mi iam trovis grunderaron 

mi skribis pri tio en majo 
la dekkvaran - nun sen gratuloj 
mi vojon mezuras en gajo 

alvenis pli juna persono 
kaj diris pri novaj postuloj 
Hiobon demandi pri kono
Zuriko, la 4an de novembro 2005