Soneto kun jasmena teo
doktoro Woodtli min esploris 
rigardis tien kuraculo 
kie neas mia okulo 
"ĉio bone!" - mi preskaŭ ploris 

dek minutojn pri medicino 
pri politiko unu horon 
li lasis spektante hororon 
de l' pola kaj l' monda brucino 

poste kontraŭgripa injekto 
kaj jam sen venonta vizito 
jen sanpozitiva aspekto  

je malsanoj mankas certeco 
bona teo kontraŭ bronkito 
silentbastiona varmeco
Zuriko, la 8an de novembro 2005