Soneto kontraŭ ekzekutoj
mi volas nun pri tio skribi 
kion homo tute normala 
ne povas kompreni kaj ŝala 
tero devas nepre prohibi 

nun venas sonĝoj pri koŝmaro 
kiu eĉ estas nekredebla 
kaj iam timige tuŝebla 
okazas nun fora primaro 

mi vivas longe en Svisio 
kaj neniu min persekutas 
ne timigas min revizio 

pli ol duono de homaro 
timiĝas - homojn ekzekutas 
ŝtatoj kaj mankas kontraŭstaro
Zuriko, la 11an de decembro 2005