Soneto ebrie obstakla
en radio lastaj informoj 
infanecaj kaj diletantaj 
kaj kompreneble arogantaj 
entute sen konvenaj normoj 

plejparte partiaj kvereloj 
sub sloganoj solidarecaj 
kaj primitivaĵoj maldecaj 
je ĝeneraligoj pri celoj 

redaktas ĉion l' samaj homoj 
kiuj post la sistema ŝanĝo 
restas ĉe iamaj sindromoj 

dum oni diras pri miraklo 
elito zorgas nur pri manĝo 
kaj vodko - ebria obstaklo
Zuriko, la 12an de decembro 2005