Soneto pri taŭgaj ekstremoj
ĉio estas urĝe bezona 
l' unua devenas de l' dua 
derompas aŭ estas kongrua 
same kona kiel malkona 

nian vivon formas ekstremoj 
varmo malvarmo - pluvo seko 
tristo ĝojo - silento meko 
kun amplitudo de problemoj 

tial oni devas respekti 
same eternajn komencantojn 
kiel majstrojn de lingvo fame 

eĉ se majstroj estas enuaj 
ili posedas apogantojn 
kun efektoj ofte tro bruaj
Zuriko, la 16an de decembro 2005