Soneto por la centjarfesto
por Esperanto-Societo 
Zuriko ĝuste centjaraĝa 
provoke al ago kuraĝa 
ekestas ĉi tiu soneto 

centjara ekzisto provokas 
al ĝojo aŭ eble al ploro 
pro vana verŝajne laboro 
je kiu maliculoj mokas 

sed zurikaj esperantistoj 
neniam havis lingvokrizon 
ĉar ili estas optimistoj 

povas esti ke ĉijarcente 
historio faros surprizon 
kun Esperant-uzo prudente
Zuriko, la 20an de decembro 2005