Soneto tre danĝerigita
voĉo de papo Benedikto 
la Deksesa pri konsumado 
kiel danĝero de vivgrado 
ŝajnas tre prudenta verdikto 

apelo ne nur religia 
sed antaŭ ĉio humaneca 
kontraŭ konsumo brutaleca 
per multaj donacoj magia 

ĉefŝuldo estas eklezia 
diras mia kara Barbara 
feliĉe plene fantazia 

mi formas konsum-opinion 
je trotakso de vivo rara 
kiu ofte portas nenion
Zuriko, la 22an de decembro 2005