Soneto kaŭza por ĉampano
tiu ĉi tago jam por ĉiam 
restos tago de geedziĝo 
tute normala sen vertiĝo 
grundo por forgesi neniam 

nia memoro ofte fluas 
precipe je manko de sorĉoj 
tre ofte revenas kun torĉoj 
sed ne ĉiam ĝuste kongruas 

ni ŝaltis "La nupton" de Wajda 
laŭ Stanisław Wyspiański dramo 
kaj etoso fariĝis tajda 

Veuve Clicquot perliĝas en glasoj 
simile kiel nia amo 
ni ĝojas malgraŭ embarasoj
Zuriko, la 23an de decembro 2005