iam oni pripensis sencon kaj metaforon de Kristnasko nun estas nur konsuma tasko flegi manĝan ambivalencon foje bone foje malguste sed la celo estas la sama esti riĉa konata fama kaj bonfarton eltrovi ĝuste dum en Irako okupantoj murdas milojn da irakanoj ĉie sonas kristnaskaj kantoj ĉu tie troviĝas spirito de la betleĥemaj kabanoj en kiuj naskiĝas Dungito?