ankoraŭ kelkaj bondeziroj senditaj same ricevitaj kantoj telefone kantitaj sen iuj ajn mokaj reiroj poste kutima kuirado barĉo kompreneble sarmata por mia edzino amata ĉiam je nova inspirado mi ne ŝaltus la komputilon se mi ne havus la devigon ĉiutage uzi pensilon hazarde mi klikis kverelojn kaj sentis perfidan intrigon mi tuj devis fermi orelojn