Soneto pri Wolfgang Günther-arto
Wolfgang Günther sendis denove 
la karton kun sia poemo 
por mi venis nova dilemo 
sur l’ paĝo enmeti ĝin trove 

„nula horo“ kunligas move 
al ĉiam deviga komenco 
fari artaĵon estas senco 
nur se efekto agos pove 

kion ni devas entrepreni 
por atingi planitan celon 
se eĉ ĉio povas nin ĝeni?

eble venas ĝusta momento 
por fini sisteman kverelon 
sen malico kun sentimento
Bastiono de Silento, la 10an de februaro 2005