Soneto pri novriĉa stato
denove sekrete kunvenas 
maljuna putraĵo por fari 
aliancojn kaj kontraŭstari 
tiujn kiuj nun abomenas 

okazas novriĉa grupiĝo 
en partioj kun novaj nomoj 
kaj fakte maljunaj fantomoj 
sed bedaŭrinde sen prestiĝo

ne elektu la partianojn 
precize apogu neniujn 
ne prenu iliajn sloganojn 

vi havas solidajn najbarojn 
do nur ilin elektu - ĉiujn 
ne kredu promesajn deklarojn
Zuriko, la 15an de februaro 2005