Soneto pri dada PEN-ada
en la esperantaj gazetoj 
mi legas ĉiam pri sukcesoj 
pri promesoj kaj pri progresoj 
alie en miaj sonetoj 

ekzemple oni skribas klare 
ke Ošlak prelegos slovene 
italo Silfer franco-PENe 
por PEN-mondkongreso amare 

PEN-aŭtoroj ĝojas pro tio... 
...ĥoĥoloj de Esperantio 
agas multlingve en PEN-io 

Esperanto en malutilo 
rusta ŝlosilo por PEN-ilo
pritraktita en ĥoĥol-stilo
Zuriko, la 20an de februaro 2005