Soneto - koro por memoro
la germana kanceliero 
povas esti ege kontenta 
ĉar la deklaro prezidenta 
sonis laŭ frata maniero 

"Germanio - kor' de Eŭropo"
oni povas koron aĉeti 
kaj poste ŝtoniĝan forĵeti 
ĉu vere? bona horoskopo! 

ĉiuj malgrandaj servutuloj 
estas kontentaj pri valoroj 
apogantaj de frenezuloj 

revenu ni al tiu koro 
kun sango en grizaj koloroj 
de krematoria memoro
Zuriko, la 25an de februaro 2005