Soneto pri homardisvolvo
homaro ĉiam disvolviĝas 
tamen ne ĉiam al direkto 
je kiu ekestas efekto 
kiu rilate humaniĝas 

riĉo ne mortigas mizeron 
homoj naskiĝas kaj forpasas 
ĉar sian ekziston frakasas 
neniam tuŝante prosperon 

oni aŭdas frenezajn tonojn 
klaŭno ĝemas pro tromanĝado 
ne aŭdante sortajn admonojn 

malnormaliĝas amplitudo 
granda mizero  -  riĉiĝado 
pri revolucio aludo
Zuriko, la 26an de februaro 2005