Soneto je cindra merkredo
"vi ekestis de la pulvoro 
kaj vi en cindro transformiĝos"
la proverbo aktualiĝos 
sed prenu tion kun humoro 

ĉu tio estas darvinismo? 
jes kompreneble tute vera 
la vidpunkto estas sincera  
konkreta evoluciismo 

revenu ni al la komenco 
al nia cindra materio 
"memento mori"-teorio 

jen absoluta dekadenco 
"vivi por morti" kaj nenio 
plu krom la ĉielproscenio
Zuriko, la 9an de februaro 2005