Soneto pri Aslan Masĥadov
rigardante televidilon 
mi vidis ke ruso dungita 
ne aspektas civilizita 
sovaĝe misuzas pafilon 

ĉu ortodoksa eklezio 
akceptas tiun barbarecon?
mortigo bezonas dignecon 
sen programita amnezio 

Aslan Masĥadov mortigita 
fariĝos por rusoj malbeno 
kaj venĝo estos fortigita 

nuda korpo kuŝas sur tero 
por soldatoj ne estas ĝeno 
al noĉoj venas temp’ de vero
Zuriko, la 11an de marto 2005