Soneto pri dimanĉaj temoj
kio estis grava dimanĉe? 
por piaj kredantoj preĝado 
kaj poste bongusta manĝado 
trinkaĵoj gustumataj lanĉe 

en la mondo okazis multe 
papo forlasis hospitalon 
ĉinoj elektis "idealon" 
diktatoron akceptis stulte 

de Aslan Masĥadov kadavro 
estis al Moskvo transportita 
por rusa Putino palavro 

vetero estis sune blua 
antaŭprintempo malkovrita 
kun „amo senata” kongrua
Zuriko, la 14an de marto 2005