Soneto pri homrajta plendo
ricevis mi gravan leteron 
de la Eŭropa Tribunalo 
pri Homaj Rajtoj - la signalo 
ke oni povas trovi veron 

esperantistoj de la mondo 
konas min de mia agado 
kontraŭ milita okupado 
plendo estas mia respondo 

mi plendas polan Instituton 
pri Nacia Memoro tial
ĉar mi havas ĝustan atuton 

heroo esti mi ne volas 
sed trifoje sur listo - kial? 
la antaŭnomoj sole rolas
Zuriko, la 17an de marto 2005