Soneto pri legenda vero
okazas ĵus situacioj 
ke ĉio miksiĝas erare 
agante ĉiam kontraŭstare
ĉar mankas la ĝustaj nocioj 

"via kaj nia libereco" 
al realeco ne konformas 
herooj tiam kaŝe dormas 
fantome perdiĝas digneco 

legendon oni povas krei 
sed la vero iam eliras  
por tiun kreaĵon perei 

kadavro jam ne humiliĝas 
tamen la miraklojn inspiras 
opinioj tiam ŝanĝiĝas
Zuriko, la 20an de marto 2005