Soneto por Poezitago
tion iam iu proponis 
fari Tagon de Poezio 
ĉu aĝulo kun amnezio 
aŭ ĉu tiu kiu eldonis 

versojn de Dante Alighieri 
poste neniu ilin legis 
kaj sorto ĉiujn vortojn segis 
por finfine vane suferi 

iam poetoj nur recitis 
libroj neniujn tiam spitis 
ho kiel tiuj homoj ŝvitis 

mi invitas al interreto 
ĉiu etulo aŭ atleto 
scias kion skribas poeto
Zuriko, la 21an de marto 2005