Soneto pri kovrita Kruco
tiu ĉi sanga datreveno 
estis fondita jam malfrue 
al multaj martiroj kongrue 
kortuŝa krucumada sceno 

Granda Vendredo - plena luno 
kovrigas krucojn kaj ĉielo 
tondras - trapikas ŝrapnelo 
koron Kristan - ĉu estas puno? 

la plej grava Morto entute 
en historio de homaro 
kaj povoplena absolute 

ĉiam daŭras - ankoraŭ forte 
helpas kredantojn ĉe altaro 
kaj ankaŭ liberigas morte
Bastiono de Silento, la 25an de marto 2005