Soneto tempe adiaŭa
Johano Paŭlo tre malsana 
„urbi et orbi“ feble benis 
adiaŭa tempo alvenis 
lia ago ne estis vana 

poloj ne ŝatas polan papon 
kaj liajn vortojn malestimas 
ili por filistro Bush trivas 
hontigante polan soldaton 

unuafoje mankis vortoj 
benaj en lingvo Esperanto 
malaperis ŝildaj eskortoj 

pasko ĉifoje estis trista 
pro sorto de resurektanto 
ne okazis esperantista
Bastiono de Silento, la 28an de marto 2005